Ok

En poursuivant votre navigation sur ce site, vous acceptez l'utilisation de cookies. Ces derniers assurent le bon fonctionnement de nos services. En savoir plus.

ekologio

  • Ekzistas ankaù la racismo kontraù la homoj !

    Hodiaù la teoriaĵo de la ekologio restas ĉiam la funda ekologiismo. Kaj en tiu universo sama al neniu alio, la homarano ne havas lokon. Estas vere racismo kontraù la homoj. Ĉu vi sentas, altestimata legemulo, kiam oni diras ke vi poluas, ke vi troe elsendas karbongason en aeron, ke vi furzas troe metanon, ke vi konsumas troe elektron promenante sur la reto kaj, plie, neniu povas antaùteni laboron al vi, oni nur volas klarigi al vi ke neniu bezonas vin ?

    Malaperu ! Estas bone por la planedo !

    Do la argumentetaĉoj pri la racismo kontraù la blankhomoj, kiu ĉiuj konas bone kiuj konas la junulojn en la malfacilaj antaùurboj kaj en urbegoj, tiuj argumentoj nek estas trovaĵo el la faŝistoj nek Copé-a kopiaĵo. Oni forgesas diri ke la metodoj malsamas inter la maldekstro kaj la dekstro, la metodoj por kuraci tiun komunuman malsanon, tiun aspekton de la milito inter riĉuloj kaj malricûloj.

    Ne favoru la anĝelema maldekstro, ankoraù, la ekstreman dekstron, rigardante alilokon.

    La racismo plejmulte ŝoka, plejmulte ĝenerala kaj plejmulte malkuraĝa estas ekologiismo :

    Malmultnombru ! Estas bone por la planedo !